1
David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn.
4
Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael.
9
Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.